IRIS 2023

La komisionoj de TEJO pri Edukado, Scienco, Kulturo kaj Universitata Agado denove organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS) de la 27-a ĝis la 30-a de Oktobro 2023. IRIS okazos kunlabore kun Retoso, la reta evento de TEJO. 

La simpozio havos du partojn: mallongaj fakaj prelegoj kiuj estos spekteblaj en jutuba kanalo de TEJO kaj podiadiskutoj pri tiuj fakoj dum Retoso. Se vi estas studento aŭ esploristo kaj volas prezenti vian laboron al fakemulaj esperantistoj, ni invitas vin aliĝi per tiu ĉi formularo.

Ni esperas ricevi viajn kontribuojn plej laste la 15-an de Oktobro 2023.

UEA subtenas la eventon per informado kaj subtenos TEJO-aĝajn kontribuantojn al la ĉi-jara IRIS per senpaga membreco en UEA-TEJO (se ili ankoraŭ tion ne havas) por la jaroj 2023 kaj 2024, inkluzive de aliĝo al la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto kiu okazos post IRIS / Retoso, de la 23-a ĝis la 26-a de Novembro 2023.

Dum IRIS 2021, okazis podiaj diskutoj pri lingvistiko, sociologio, antropologio, internaciaj rilatoj, astronomio, inĝenierarto, biologio, psikologio, matematiko, fiziko, aŭ fervojoj. La podiaj diskutoj pritraktos aspektojn de la diversaj fakoj surbaze de la ricevitaj videaj kontribuoj, kiuj estos publikigitaj en Jutubo antaŭ la simpozio. 

La podiaj diskutoj estos malferma al ĉiuj membroj kaj nemembroj de TEJO kaj la ligilo por partopreni en la podiaj diskutoj estos publikigitaj poste. Oni povas nun aliĝi al telegrama grupo de IRIS.

Por pliaj informoj, kontaktu nin ĉe interfaka.simpozio@gmail.com.