Podiaj diskutoj kaj prelegoj

La komisiono de TEJO pri Edukado, Scienco kaj Kulturo organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS) de la 27-a ĝis la 30-a de Oktobro 2023.

La podiaj diskutoj de IRIS okazas dum Retoso, reta evento de TEJO. Ili baziĝas sur la ricevitaj videaj prelegoj, jam spekteblaj en YouTube, kaj tuŝas diversajn fakojn kaj temojn. Ĉu vi volas lerni pli pri lingvistiko, sociologio, antropologio, internaciaj rilatoj, astronomio, inĝenierarto, biologio, psikologio, matematiko, fiziko, aŭ fervojoj?

Lingvistiko

Podia diskuto pri lingvistiko okazos sabaton, la 28-an de Oktobro 2023, 13:30-14:30 UTC: Jitsi-ligilo al la podia diskuto.

Lingvaj dubaĵoj | Viktoria Schmidbauer

Elementoj de kariria lingvo | Prof. Dr. Roberto da Silva Ribeiro

Heredi kontestatan lingvon | Federico Gobbo, Linghui (Eva) Gan & Xuan Zheng

Scienco

Podia diskuto pri scienco okazos dimanĉon, la 29-an de Oktobro 2023, 19:00-20:00 UTC: Jitsi-ligilo al la podia diskuto.

La leĝo de Newcomb-Benford | Patricio Agustín Iglesias

Virtuala komputilo por demonstri la funkcion de maŝina kodo | Uli Ender

Konserva biologio: konceptoj, principoj kaj etiko | Dr. Juan J. Schmitter-Soto

Suna elektro sur urbaj tegmentoj | Sxinja / Xīnyuan Hóu