Podiaj diskutoj kaj prelegoj

La komisiono de TEJO pri Edukado, Scienco kaj Kulturo organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS) de la 2-a ĝis la 5-a de aprilo 2021.

La podiaj diskutoj de IRIS okazas dum la TEJO-evento Retoso. Ili baziĝas sur la ricevitaj videaj prelegoj, jam spekteblaj en YouTube, kaj tuŝas diversajn fakojn kaj temojn. Ĉu vi volas lerni pli pri lingvistiko, sociologio, antropologio, internaciaj rilatoj, astronomio, inĝenierarto, biologio, psikologio, matematiko, fiziko, aŭ fervojoj? Venu por starigi demandojn al la prelegintoj!

Lingvistiko

Podia diskuto pri Lingvistiko okazos lundon, la 5-an de Aprilo, 09:00-10h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

La fratoj Saussure – Davide Astori

Bildeco en la zoologia vortoprovizo de Libras – Renato Guedes

Area lingvistiko en la Kaĉin-zono – André Müller

Ĉu /​ə/ kaj /​ɨ/ estas kunfanditaj en la arumana? – Michael Vrazitulis

Interfake Esplori: Lingvistiko Renkontas Argumentoteorion – Federico Gobbo

Sociologio, antropologio kaj internaciaj rilatoj

Podia diskuto pri Sociologio, antropologio kaj internaciaj rilatoj okazos lundon, la 5-an de Aprilo, 15h30-17:00 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

Surinamo-Franca Gujano: perspektivoj pri la landlimo – Valentin Ceretto Bergerat

Cifereca antropologio – Guilherme Fians

Sociologia aliro al Esperanto – Carlos Pesquera

Astronomio

Podia diskuto pri Astronomio okazos sabaton, la 3-an de Aprilo, 09:00-10h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

La fosfino kaj la vivo sur Venuso – Loïc Rossi

Eksterplanedoj – Amri Wandel

Inĝenierarto, biologio kaj medicino

Podia diskuto pri Inĝenierarto kaj biologio okazos sabaton, la 3-an de Aprilo, 16h30-18:00 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

Mikropoluado kaj mezurado de estrogena aktiveco en kloakaj akvoj – Allan Argolo

Terveturila Kontrolo en Precizaj Aŭtonomaj Poziciigaj Manovroj – Cesar Hernandez

Invadantaj Specioj – Juan J. Schmitter

Neŭrostimulacio pere de fotokapacita efiko – Marta Nowakowska

Psikologio

Podia diskuto pri Psikologio okazos vendredon, la 2-an de Aprilo, 09h30 – 11:00 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

Ekesto de spirala dinamiko – KuboF Hromoslav

Aŭtismo hodiaŭ – Françoise Noireau

Neformala tradukado de junuloj – Charlotte Scherping Larsson

Diskurso pli gravas ol realo – Vicente Manzano-Arrondo

Matematiko kaj fiziko

Podia diskuto pri Matematiko kaj Fiziko okazos dimanĉon, la 4-an de Aprilo, 17:00 – 18h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

Kondorcet-Voĉdonsistemoj – Michael Boris Mandirola

Orientita geometrio: Ĉu Longoj Nepre Estu Pozitivaj? – François Lo Jacomo

Miksado de Kartaro – Lucas Teyssier

Kvantuma Mekaniko, La Jano de Fiziko – Abhinav Varma

Fervojoj 

Podia diskuto pri fervojoj okazos sabaton, la 3-an de Aprilo, 11:00 – 12h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

Fervojoj por daŭripovo – Stefan MacGill

Konkreta propono de plurfaka kunlaboro – Rodica Todor

Bologna: la nova subtera stacio por la grandrapida trafiko – Vito Tornillo

Diskuto pri Scienca Agado en Esperanto

Podia diskuto pri Scienca Agado kunlabore kun UEA okazos dimanĉon, la 4-an de Aprilo, 14:00 15h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto