Astronomio

La fosfino kaj la vivo sur Venuso · Loïc Rossi (2021)

En 2020 aperis artikolo pri la trovo de fosfino en la atmosfero de la planedo Venuso. Tiu gaso ne estas normale stabila en la kondiĉoj de la venusa atmosfero, do ĝia ĉeesto estis tute neatendita. Kelkaj vidis en tiu malkovro la indikon de ebla vivo en la nuboj de Venuso. Sed rapide estiĝis akra debato ene de la scienca komunumo pri la vereco de tiu trovo.


Eksterplanedoj · Amri Wandel (2021)