Fervojoj

La proponita temaro por la diskuto estas:

  1. Kiel komuniki la mediamikan rolon de fervojoj?
  2. Strategioj por logi vojaĝantojn for de pli poluaj alternativoj.
  3. La registara akcelado de internacie efikaj fervojaj retoj – precipe en Afriko kaj Eŭropo.
  4. Aliancigo de profesiaj fervojistoj kun amatoraj trajnamantoj: ekz. subtenantoj de IFEF.

Fervojoj por daŭripovo · Stefan MacGill (2021)

Fervojoj povas ludi gravan rolon en la transiro al renovigeblaj energifontoj kaj monda daŭripovo. Ni esploros kiel tio povos okazi kaj proponos strategiojn por efikigi la retojn de altrapidaj fervojlinioj en Afriko kaj Usono, kune kun proponoj por evoluigo en Eŭropo kaj Sud-Ameriko. En Azio ni notos la pioniran rolon de Japanio, la eksplodan kreskon en Ĉinio kaj la kontribuon de altrapidaj linioj en Koreio kaj Tajvano. Ni rigardos kiel fervojoj povos mildigi la klimatŝanĝajn efikojn de troa kaj malnecesa aviadila kaj ŝosea uzado. Fervojoj jam demonstris la kapablon konkurenci en vojaĝoj ĝis mil kilometroj, kaj ĝis 1500 km. por noktaj vojaĝoj. Ni esploros la efikojn de elektrizado de fervojoj, kune kun la influo de altrapidaj linioj. Ni esploros la limojn kaj bremsojn de la fervoja kontribuo al homa moviĝo. Elektrizado estas multkosta kaj pravigebla nur por linioj kun signifa trafiko. Sekve, por periferiaj linioj sen multa trafiko, la mondo esploras aliajn manierojn uzi elektron sen la pendigo de kabloj: hibridaj, bateriaj aŭ hidrogenaj trajnoj. Ni esploros la eblojn por tram-trajnaj solvoj, por bonigi la interŝanĝon de inter- kaj intra-urbaj solvoj. Ni pristudos la trajnkonstruan merkaton – la tradiciajn gigantojn (ĝis nun kvar, sed nun tri) kaj la novajn alvenintojn (almenaŭ kvin!). Konklude ni omaĝos al la historio de vapora trakcio kaj antaŭen al la efikeco de elektra trakcio kaj kontribuo al la medi-amikaj movebloj por homoj.


Konkreta propono de plurfaka kunlaboro · Rodica Todor (2021)

La titolon inspiris la enkondukaj vortoj de la invito por aliĝi al tiu ĉi simpozio, nome ke ĝi “celas instigi la partoprenantojn pripensi tion, kion ilia fako povas gajni per aldono de novaj interfakaj perspektivoj”… Eble surprizos vin la proponita temo de IFEF ĉar, kiam ni pensas pri fervojo, ĝenerale la unua bildo temas pri trajnoj, lokomotivoj, ĉu nostalgiaj, ĉu tre modernaj kaj… eventuale, pri kelkaj memoraĵoj de niaj ekskursoj. Demando estas, ĉu la ne-fervojistoj povas kunlabori kun la fervojfakaj profesiuloj? Ĉu eblas trovi komunajn ideojn por tiu kunlaboro? Tiusence povus aperi kelkaj demandoj, ekz: ĉar mi estas nek dungito en fervojo, nek ebligas la ekspluatadon de fervojo, nek apartenas al branĉoj de fervojo aŭ alia transport-rimedo kiel tramo, metroo, ktp, ĉu mia fako alportos ion interesan al tiu medio? Ĉu mi trovos lokon aŭ temon por kunlabori kun la fervojista esperantistaro? Povas parte respondi al tiuj demandoj per kelkaj ekzemploj pri la ĝisnuna plurflanka kunlaboro de IFEF kun aliaj asocioj kaj, rigardante estontece, pri kion ni la IFEF-anoj povus akiri kiel interfakaj konoj per planado de diversaj komunaj okazaĵoj. Tiu prelego intencas doni novan perspektivon pri tio, ĉar fervojo ne signifas nur relojn kaj trajnojn, sed ĝi kunigas plurajn branĉojn kaj diversfakajn profesiulojn. IFEF invitas al kreado de teamo kiu povas pripensi kaj efektivigi tre aktualan, konkretan kaj ampleksan projekton, adekvatan por interfaka kunlaborado, kaj kiu povas fari nin videblaj al la ekstera publiko.


Bologna: la nova subtera stacio por la grandrapida trafiko · Vito Tornillo (2021)

Ekde Decembro 2009 la grandrapida fervojlinio “Alta Velocità (AV)” de Torino ĝis Salerno estas finkonstruita (ĉ.1000 km). La grandaj stacioj tuŝataj de la grandrapida linio (Torino PN, Milano C., Firenze SMN, Roma Ter., Napoli C.) estas ĉiuj sakstacioj, kie necesas inversigi veturdirekton, kun sekva tempoperdo de ĉirkaŭ 20 minutoj; tio vanigas la tempoŝparon akiritan dank al la granda rapido sur la linio. La sola stacio traveturebla estas Bologna Centrale, sed la trairo de ĝia nodo estis granda problemo.
En la projekto de la itala grandrapido estis antaŭviditaj adekvatigoj por travetureblo en ĉiuj stacioj, sed por la nodo Bologna tio iĝis prioritato, ĉar ĝi estas fundamenta trajninterŝanĝa punkto ene de la fervoja sistemo nacie kaj Eŭrope.