Inĝenierarto, biologio kaj medicino

Invadantaj specioj · Juan J. Schmitter Soto (2021)

Invadanta specio estas besto (aŭ planto, fungo, bakterio, ktp), kiu ne apartenas origine al la loka ekosistemo, sed kiu alvenis tien el alia regiono, ofte “helpite” de homoj (foje nerekte, ekz. dank’ al la tutmonda klimata ŝanĝiĝo). Invadantaj specioj kutime kaŭzas gravajn problemojn en la invaditaj ekosistemoj: perdo de integreco, de biodiverseco, eĉ de ekologiaj funkciado. Mi prezentos ekzemplojn kaj priparolos la nunan situacion.


Mikropoluado kaj mezurado de oestrogena aktiveco en kloakaj akvoj · Allan Argolo (2021)

Mikropoluaĵoj troviĝas je malalta koncentriteco en la medio kaj estas ceteraĵoj de homaj agadoj. Apartan atenton ricevas mikropoluaĵoj kiuj malreguligas la hormonajn sistemojn de bestoj kaj homoj. Inter tiuj, elstariĝas la substancoj kies kemia strukturo iel similas al la hormono oestrogeno kaj pro tio sukcesas ligiĝi al la oestrogen-ricevanto kaj indukti netaŭgan funkciadon de la sistemo. Unu el la ĉefaj fontoj de oestrogenaj substancoj al la medio estas kloakaj akvoj, ĉar la plej granda parto de la purigejoj ne enhavas la taŭgan teknikon por specifa purigado kaj tial okazas konstante ellaso en la medion. Tamen, ekzistas alia defio: mezuri kaj kontroli la koncentritecon de tiaj poluaĵoj en akvoj kaj kloakaj akvoj.
Dum la lastaj jardekoj bone disvolviĝis kromatografiaj teknikoj por la analizado de mikropoluaĵoj, sed tiuj kemiaj teknikoj estas ankoraŭ relative multekostaj kaj ege specifaj. Tial disvolviĝis ankaŭ biotestoj, metodoj baziĝantaj sur biokemia respondo de ĉeloj. Konata biotesto uzas genetike modifitajn fungogistojn de Saccharomyces Cerevisiae. Ĝi enhavas genetikan kodon por la esprimo de homa oestrogen-ricevanto kaj kiam analizata specimeno de akvo enhavas substancojn kiuj sukcese ligiĝas al la ricevanto, la gistoĉelo produktas enzimon kapabla degradi kromogenan substraton. Per kolora ŝanĝo oni pritaksas la proksimuman koncentritecon de oestrogen-similaj substancoj surbaze de biokemia efiko. Tiu efiko estas nomata oestrogena aktiveco kaj estas kalkulata per bioekvivalento. Kelkaj interagoj kaj mediaj faktoroj povas malprecizigi la kalkulitan oestrogenan aktivecon, inter ili: la miksaĵo de substancoj kies efiko estas adicia, sinergia aŭ antagonisma; la okazo de suspensieroj kaj la koncentriteco de solviĝinta organika materio en la analizata akvo.


Terveturila kontrolo en precizaj aŭtonomaj poziciigaj manovroj · Cesar Hernandez (2021)

En ĉi tiu filmeto oni parolos kaj vidos iomete pri la projekto. Oni parolos pri la sistemkontrolo “Pixhawk”, ankaŭ la ĉefaj kaptiloj kiel “GPS”, akcelerometroj, giroskopoj, ktp. Poste oni taksos la veturilan konduton sur la kampo. Ĉi tiu estas laboro kiu oni faras ĉe la fako “Fako de Postdiplomado, Esploro kaj Teknologia Disvolviĝo” en Durango, Meksiko.


Neŭrostimulacio pere de fotokapacita efiko · Marta Nowakowska (2021)

Neŭrostimulacio estas ofta aldona terapio en statoj de la malpli alta aktiveco de neŭronoj. Nuntempaj metodoj de neŭrostimulacio postulas aŭ komplikajn operaciojn, aŭ specialajn, multekostajn aparatojn. En mia projekto mi esploras alternativon – malmulte pezajn, senkablajn “fotokapacitilojn”, kiuj utilizas efikon konatan de sunĉeloj. Kiam la fotokapacitiloj estas lumigitaj, elektra ŝargo separiĝas, kreante elektran kampon. La ŝanĝo en la kampo kaŭzas ŝanĝon en la membranoj de ĉeloj kaj aktivigas ilin. Tio helpas ĉe reekesto de normala stato en la cerba histo.