Lingvistiko

Podia diskuto pri Lingvistiko okazos Lunde, la 5-an de Aprilo, 09:00-10h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

Area Lingvistiko en la Kaĉin-Zono – André Müller

Lingvaj aŭ lingvistikaj areoj estas regionoj, en kiuj diversaj lingvoj plisimiliĝas dum la tempo pro lingva kontakto. La rezultaj similecoj do ne ekzistas pro hazardo aŭ parenceco de la lingvoj, sed pro longtempa interago inter la parolantoj de la lingvo. Unu ekzemplo de tia areo troviĝas inter la kaĉinaj lingvoj en la nordo de Mjanmao (Birmo), kaj mi prezentas ties komunajn gramatikajn ecojn kadre de mia doktoriga disertacio.

Ĉu /​ə/ kaj /​ɨ/ estas kunfanditaj en la arumana? – Michael Vrazitulis

La dialekta spektro de la arumana lingvo konsistas el du pli vastaj dialektregionoj. Oni kutime supozas, ke en la suda regiono ekzistas vokala kontrasto inter /ə/ kaj /ɨ/, dum en la norda tiuj du vokaloj estas kunfanditaj. Surbaze de korpuso de spontanea parolado de denaskaj parolantoj el ambaŭ dialektregionoj (sude: Turia, Kutsufliani; norde: Andon Poçi, Gjirokastër, Stjar), tiu ĉi studo provizas kvantan priskribon de la arumana vokalspaco. La rezultoj indikas, ke nord-dialektanoj ja fakte ne montras tian vokalan kontraston. Anstataŭe, ili produktas unusolan vokalfonemon kun alofona amplekso de [ε] ĝis [ə], kun realigoj en akcentitaj pozicioj distribuataj ĉirkaŭ malferme-meza antaŭa akustika kvalito. Kelkaj sud-dialektanoj, aliflanke, evidentiĝas kiel ja distingantaj pri la supozata kontrasto, sed nur inter distribuoj de akcentitaj observaĵoj de /ə/ kaj /ɨ/. Post konsidero de aliaj kuntekstaj efikoj, tamen, la observata kontrasto aperas malpli stabila. Ĝi povas pli precize esti priskribita kiel rezulto de okaza alofona variado de, jen denove, unusola subestanta vokalfonemo.

Bildeco en la zoologia vortoprovizo de Libras – Renato Guedes

Homoj, ĉefe en tradiciaj komunumoj, estas ĉirkaŭitaj de grandega biologia diverseco al kiuj ili devas interrilati kaj de kiu ili devas vivteni sin. Tiel, malsamaj socioj disvolvis sistemojn klasigi, kategoriigi kaj nomi la buntan plurarecon de vivoformoj cirkaŭaj laŭ siaj bezonoj. Etnobiologiaj studoj indikis, ke estas nearbritreco en la nomado de kelkaj bestogrupoj almenaŭ ĉe kelkaj lingvoj, kiel en la Huambisa, indiĝena lingvo de Peruo, kiu montras altan incidon de alfrekvencaj sonoj ĉe birdonomoj kaj la malan tendencon ĉe fiŝonomoj. La nomo de la procedo per kiu iu signifato influas sian signifanton estas bildeco aŭ ikoneco, fenomeno ankoraŭ ne sufiĉe studita. Ĝenerale signolingvoj elmontas grandan bildecon je la fonologia nivelo kaj ankoraŭ tia esploro pri konsisto de ĝia besta vortoprovizo ne estis kondukita.

Interfake Esplori: Lingvistiko Renkontas Argumentoteorion – Federico Gobbo

La fratoj Saussure – Davide Astori

Ferdinand de Saussure, “patro” de la moderna ‘ĝenerala Lingvistiko’, malfermita al mutnombraj heterodoksaj interesoj, en sia fama fama Cours de Linguistique générale, dufoje pritraktas Esperanton, montrante, je la komenco de la deknaŭa jarcento (jam ‘monda’ jam al la okuloj de la samtempuloj, en speco de antaŭtempa tutmondiĝo), profundan atentemon al la naskiĝantaj temoj interlingvistikaj. Privilegia kanalo pri atentigo al Ferdinand de Saussure al la lingvo de Zamenhof certe estis la frato René (1868-1943), la “alia” Saussure.