Matematiko kaj Fiziko

Kvantuma Mekaniko, La Jano de Fiziko ·Abhinav Varma (2021)

Kvantuma fiziko havas ian strangan duoblecan karakteron. Estas malfacile pli precizigi ĉi tion, sed diversaj fizikistoj provis sencigi ĉi tion per diversaj formuladoj kiuj kaptis diversajn aspektojn de ĉi tiu duobleco. Tiu ĉi prelego prezentos kelkajn el tiuj.


Kondorcet-Voĉdonsistemoj · Michael Boris Mandirola (2021)


Orientita geometrio: ĉu longoj nepre estu pozitivaj? · François Lo Jacomo (2021)

Laborante per nova ebena geometrio, en kiu ĉiu rekto estas nepre orientita kaj ĉiuj angulmezuroj laŭ modulo 2π, oni ne nur liberiĝas, per pli algebraj rezonadoj, de la distingo de figurkazoj (ekzemple nur unu cirklo tanĝas la tri laterojn de triangulo), sed ankaŭ oni disponas novajn teoremojn: novan version de la teoremo de Ptolemeo kaj la teoremon pri la enskribita akso, danke al kiu facilas desegni 15 rektojn kaj 20 punktojn tiaj, ke ĉiu el la 15 rektoj trairas kvar el la 20 punktoj, kaj ĉiu el la 20 punktoj apartenas al tri el la 15 rektoj.


Miksado de Kartaro · Lucas Teyssier (2021)

Ni prezentas kiel oni povas matematike studi la miksadon de kartaro. Interalie, ni montras ke studi la miksadon de kartaro estas same kiel studi hazardan promenadon sur iu grafeo, kies verticoj korespondas al ĉiuj eblaj ordigoj de iu kartaro. Fine, ni klarigas pli detale kion la esprimo “bone miksita kartaro” signifas, kaj ni prezentas freŝajn rezultojn pri iu specifa miksmaniero, nome la miksado per hazardaj 2-cikloj. Ligilo al la esperanta versio de la koresponda artikolo.