Psikologio

Neformala tradukado de junuloj · Charlotte Scherping Larsson (2021)

Kiam familioj translokiĝas al novaj landoj, ili devas lerni novajn lingvojn kaj novajn kutimojn. Ofte la junuloj en la familioj pli rapide lernas kaj transprenas respondecon por traduki, klarigi, kaj komuniki nome de la familio. Esploroj pri kulturklarigado ekzistas en intersekcio inter psikologio, lingvistiko kaj komunika scienco.


Diskurso pli gravas ol realo · Vicente Manzano-Arrondo (2021)

Per pluraj individuaj intervjuoj al laborantoj oni rimarkis, ke elstaras forta nekongrueco rilate al la rolo de la hispana kaj la angla lingvo en la ĉiutageco. Intervjuitoj priskribas, ke ili uzas nur la hispanan, sed ili samtempe defendas, ke oni nepre bezonas la anglan.


Ekesto de spirala dinamiko · KuboF Hromoslav (2021)

Simile kiel mapo de urbo helpas al simpla navigado tra stratoj, ankaŭ mapo de homa disvolviĝo helpas pli efike navigi tra diversaj etapoj de vivo. Sed kiujn intencojn havas kartografo de viva disvolviĝo? Mi prezentas la rakonton pri Clare W. Graves, la psiĥologo, kies esploroj naskis la modelon nuntempe konatan kiel “Spirala dinamiko”. Mi esperas, ke ekkono de ĝia ekesto helpos al vi konektiĝi al li kiel al homo kaj apreci la teorion, kiu montras, ke ni ĉiuj estas kune sur la sama vojo.


Aŭtismo hodiaŭ · Françoise Noireau (2021)

Aŭtismo estas stato de homoj kun iuspeca cerbo-konstruo kaj aparta cerbo-konektado. Diagnozo de aŭtismo baziĝas sur du ĉefaj kondutoj:

  1. mallarĝaj intensaj insistaj interesoj;
  2. mallerta socia komunikado.
    Rimarkeblas ankaŭ apartaj sentemoj kaj oftaj kun-perturboj (atento-manko, anksio k.a.)
    Magneto-resonancaj skaniloj montras diferencojn en regionoj de la cerbo.
    Kombinaĵo de genoj kaj influoj de la medio influas la procedon de elkresko de la neŭronoj.

Ju pli frua estos la diagnozoj de aŭtismo, des pli efikaj estos la helpoj al infano. Eĉ diagnozo en grandaĝo helpas, ĉar maljunulo komprenas kiel funkcias ĝia aparta percepto-sistemo kun strangaj sentemoj, kaj kiel funkcias ĝiaj apartaj intelektaj kapabloj kun strangaj malkapabloj. Dum la diagnozado aperas novaj konceptoj: “interocepto”, “parol-pragmatiko”, “menso-teorio”, “centra kohero”, “dispraksio”, “prosopagnozio”, “ekzekuciaj funkcioj”, kaj oni ekkonas la limojn de siaj fortoj por eviti elĉerpiĝon. Oni komprenas la rilaton inter propriocepto kaj anksio, la rilaton inter memreprezento kaj memfido, la diferencon inter intelekta empatio kaj afekcia empatio, intelekta inhibo kaj afekcia inhibo, la bezonon ĉiam legi kaj lerni… Fine: ni, la aŭtismuloj, pli konu nin mem, por konstrui pli akceptemajn grupojn, kaj pli aŭtism-amikan socion. Kaj tiel ni plibonigu nian vivkvaliton kaj averaĝan vivdaŭron.