Sociologio, antropologio kaj internaciaj rilatoj

Cifereca antropologio · Guilherme Fians (2021)

Kiel homoj rilatas al komunik-teknologioj nuntempe? Ĉu la komunikiloj kaj lingvoj, kiujn oni uzas, ŝangas ion en la enhavo kaj temoj pri kiuj oni diskutas? Ĉu, ekzemple, pepi en Esperanto per Twitter aŭ paroli nian denaskan lingvon per WhatsApp produktas fundamente malsimilajn spertojn rilate al komunikado? En ĉi tiu prelego, mi montras kiel Antropologio pri Komunikado kaj Cifereca Antropologio provas respondi al tiaj demandoj.


Sociologia aliro al Esperanto · Carlos Pesquera

Konsiderante ke mankas bonaj sociologiaj esploroj pri Esperanto, en ĉi tiu prezento mi parolas pri sociologia aliro al Esperanto. Temas pri kvalita esploro pri la temoj de Enkonduko al Esperanto, Personaj rilatoj kaj Esperanto, Esperanta Kulturo, Aktivado en Esperanto kaj pri aliaj temoj en Esperantujo. La metodologio baziĝas sur malfermitaj intervjuoj al 16 homoj el diversaj landoj, aĝoj, lingvaj niveloj, aktivecoj, kialoj Esperantiĝi, genroj, ktp. Per ili mi analizas kiel la uzantoj de la lingvo komprenas konceptojn kiel la Esperanta kulturo aŭ aktivado kaj kiel ili interagas kun la komunumo. Mi konkludas, ke la influo de la devena kulturo ege gravas kaj ke elementoj kiel manko de socia heredo en Esperantujo helpas komprenigi la diversecon de signifoj kaj konceptoj.


Surinamo-Franca Gujano: Perspektivoj pri la landlimo · Valentin Ceretto Bergerat

Landlimoj rezultas de diversaj cirkonstancoj historiaj, geografiaj kaj foje hazardaj. En Sudameriko, la rivero Maronio estas iom tia: ĝi landlimas inter Surinamo kaj Franca Gujano (transmara teritorio de Francio) sed ne tute agas tiel por la lokaj popoloj, ĉefe la Marronoj, idoj de sklaveco. Dum tiu prezento vi eklernos pri la situacio de tiu nekonata regiono kaj kiel tiu heredaĵo influas la rilaton inter Surinamo kaj Francio – kiu estas fakte tre aktuala temo!